Skip to main content

Sukarelawan diperlu oleh Pertuhuban Bahasa Esperanto Sedunia di Beladan



Volunteers are welcome to be work in Netherland HQ





UEA INVITAS VOLONTULOJN
UEA serĉas kandidatojn por labori kiel plentempaj volontuloj en la Centra Oficejo en Roterdamo. Tio estas maniero ne nur grave kontribui al la Esperanto-movado, sed ankaŭ pliriĉigi sian konon de la movado kaj sian vivon kiel esperantisto. Laborante en la koro de la Esperanto-movado, vi havos ŝancon kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj vivi en la tutmonda medio. La maksimuma daŭro de la volontulado dependas plej forte de la vizaj kondiĉoj; minimume ni preferas, ke la volontuloj restu almenaŭ 2 monatojn, maksimume ĝis unu jaro.
Jen kelkaj el la eblaj taskoj por volontulo:
  • reprezentado kaj informado dum kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
  • subteno de la organizado de kongresoj, kunvenoj kaj seminarioj;
  • ĵurnalistaj aktivaĵoj: uzo de sociaj retoj kaj aliaj iloj por plibonigi la informfluon;
  • prizorgi kontaktojn kun membroj, partneroj kaj la ĝenerala publiko;
  • asisto en projektmastrumado;
  • prizorgo de la arkivoj kaj biblioteko;
  • kunlaboro kun la estraranoj kaj aliaj aktivuloj de UEA;
  • individuaj projektoj komencitaj de la volontulo;
  • tenado de kontakto kun la loka komunumo;
  • kreado, prizorgado de retejoj;
  • partopreno en la preparado de diversaj gazetaraj materialoj.
La ideala kandidato:
  • je la komenco de la volontulado havu bonan (almenaŭ C1-nivelan) scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan); scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive konsiderata;
  • estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto, tekstprilaborado ktp);
  • estu preta aktive kunlabori kun aliaj aktivuloj.
Nun serĉataj estas volontuloj, kiuj povos eklabori plej frue en novembro 2016 por prefere unu jaro; tamen eblas interkonsenti pli malfruan komencon (ĝis majo 2017), kaj ankaŭ pli mallongan volontuladon. La volontuloj povas ricevi, laŭ la bezonoj, repagon de vojaĝkostoj (al Roterdamo kaj reen), senpagan loĝadon, poŝmonon kaj manĝmonon. En la kandidatiĝo bonvolu indiki, kian subtenon vi bezonus, kaze ke vi estus elektita.
Se vi volas kandidatiĝi, sendu retpoŝte (volontuloj@co.uea.org) jenajn dokumentojn (en Esperanto):
  • vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn movadajn kaj ekstermovadajn, ktp);
  • motiviĝan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli, kiaj taskoj estas plej proksimaj al vi, plej entuziasmigas vin, kaj kiam vi povos komenci la volontuladon);
  • informon pri via viza situacio por volontuli en Nederlando;
  • laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj;
  • laŭeble rekomendletero(j)n, ekz. de landa Esperanto-organizaĵo.
La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 25-a de oktobro 2016, ĝis la 23:59 laŭ la horzono de la Centra Oficejo. Do, ne maltrafu la ŝancon!
La rezultoj estos diskonigitaj al la kandidatoj plej malfrue la 31-an de oktobro 2016.
Se vi havas aldonajn demandojn pri la programo, ne hezitu demandi al volontuloj@co.uea.org!

Comments

Popular posts from this blog

French business would use Esperanto but

马来西亚东方日报专题

东方日报26日专题刊登在《动脉》版。 Oriental News special feature about Esperanto in Chinese