Skip to main content

Ingin hubungi dengan penutur bahasa Esperanto di Belgium?


Anda boleh buat begitu dan anda akan dikenali oleh ramai esperantis di Europah.


Want to meet more esperanto speakers online? Belgium Esperanto League welcomes you.



Mesaĝo de Flandra Esperanto-Ligo:
Gratulu nin, 😃
Sabaton la 16an de junio ni feste malfermos la novan sidejon de nia asocio, Flandra EsperantoLigo.
Ni faros tion kun plejeble multe da Esperantistoj sed ankaŭ kun plejeble multe da ne-Esperantistoj kiujn ni volas gustumigi Esperanton en plejeble diversaj formoj: muziko, danco, ludo, babiladi, Esperanto-inicoj ktp. La fakton ke nia nova sidejo troviĝas meze de kvartalo kun diversdevena loĝantaro ni konsideras atuto.
Kompreneble ankaŭ vi kaj viaj samlandaj Esperantistoj estas kore bonvenaj. Sed ni komprenas ke la distanco igos vian fizikan ĉeeston malfacila. Do ni havas alian proponon: gajigu nin per via ‘virtuala’ ĉeesto!
Sendu al ni foton, aŭ pli bone filmeton (plejeble altkvalita) kun minimume jenaj ingrediencoj: (originala) bondeziro, via landonomo, io tipa de via lando kaj indiko de la dato kiam vi fotis aŭ filmis.
Ne imitu mian filmeton, vi multe pli bone kaj kreive povas!
Dum la festo ni projekcios viajn fotojn/filmojn. Ili reflektu la realecon kaj internaciecon de Esperanto.
Krom rekordo da fizikaj ĉeestantoj ni ankaŭ ŝatus bonvenigi rekordon da virtualaj ĉeestantoj.
Do ek al laboro, ni atendas vian kontribuon – se eblas antaŭ jaŭdo la 14a de junio.
Piet Glorieux
nome de Flandra EsperantoLigo (Belgio)

Comments

Popular posts from this blog

French business would use Esperanto but

马来西亚东方日报专题

东方日报26日专题刊登在《动脉》版。 Oriental News special feature about Esperanto in Chinese