Skip to main content

Sekolah Perancis akan mengajar bahasa Esperanto



The French schools might be teaching Esperanto.



Of course, schools in China have started long before.

Sekolah di negara China telah mengajar bahasa Esperanto

Mesagxo al cxinaj instruistoj de Esperanto el Guy Camy, estro de la
Komisiono pri Edukado de la Franca Esperanto-Federacio:

Objekto: Alvoko al aperigo de Esperanto-kursoj en lernejoj en edukado.net

En februaro 2017, la franca ministerio pri edukado oficiale sciigis apartan
komisionon de Esperanto-Francio, ke eksperimenta Esperanto-instruado povas
jam ekokazi, kie lernejestroj bonvolos. Notinde estas, ke post maksimume
kvinjara taksado la ministerio pripensos plivastigi la enkondukon de nia
komuna lingvo en la francan edukadan sistemon, se sufiĉe da gelernantoj kaj
instruistoj montriĝos interesataj ĝin lerni kaj instrui. Kompreneble, endas
ke ni sukcesigu tian (eble) decidigan okazon por nia movado!

Sekve, ekde la lernejjaro 2017-2018, esperanto estas instruita en pli
malpli deko da lernejoj, bazajn aŭ mezajn. Resulte, jam fine de la
lernej-jaro 2018 kelkaj interkomunikaĵoj ekokazis inter lernejoj de
malsamaj landoj. Bonega atingaĵo, ĉu ne ? Tamen, la franca ministerio
informis nin ke tio « ne sufiĉas » : do, tiuj nombroj devas plialtiĝi.

Tial, por kuraĝigi pli da lernejestro(in)oj, geinstruistoj kaj gelernantoj
partopreni la eksperimenton, estus ege alloge, ke ni povu pruvi ke
esperanto estas instruata ankaŭ en kiel eble plej multaj lernejoj kaj
landoj ĉefe en Ĉinio! Ju pli tio impona estos tia listo des pli tia
eksperimento iĝos altira, ne nur en Francio sed, espereble, ankaŭ en la
tuta mondo!

Tiucele estas lanĉita grava alvoko, por ke ĉiu esperanto-instruanto/isto en
lernejoj enskribiĝu en la nura oficiala listo kaj mapo disponeblaj ĉe
Edukado.net.

La ĝisdatigon de tiu listo eblas fari ĉe: http://edukado.net/kursejo.

Antaŭdankon al ĉiu kunlaboronto.

Plej kore.

Guy Camy



Comments

Popular posts from this blog

French business would use Esperanto but

Repost: The Threefold Benefits of Esperanto

The author of the article Dr HASZPRA Thanks to the New Zealand Esperanto Association for the article. 学习世界语对孩子学业上的帮助。